Vivpriskribo


Humphrey Tonkin estas Universitata Profesoro pri Humanistiko kaj Emerita Prezidanto de la Universitato de Hartford, Usono. Li venis al la universitato kiel prezidanto en 1989 kaj retiriĝis el tiu posteno jardekon poste, por dediĉi sin al esplorado kaj instruado. Dum 1998-99 li estis gastesploristo ĉe la Universitato Yale. Antaŭ la transiro al Hartford, li estis prezidanto de la Kolegio Potsdam de la Ŝtata Universitato de Novjorkio (1983). Antaŭ tio li estis docento kaj poste profesoro pri angla literaturo ĉe la Universitato de Pensilvanio, kie li ankaŭ je diversaj stadioj rolis kiel asista vicprezidanto pri subdiplomaj studoj (kun respondeco pri ĝisfunda revizio de la studprogramoj de la universitato), estro de la Kolegio Stouffer ĉe la universitato, kunordiganto de internaciaj programoj, kaj direktoro de unuajaraj studoj en la angla. Li ricevis la Premion Lindback pro elstara lekciado en 1970 kaj la stipendion Guggenheim en 1974, pro kiu li pasigis jaron kiel gastesploristo ĉe la Oksforda Universitato. Li estis gastprofesoro pri angla kaj kompara literaturo ĉe la Universitato Columbia, Novjorko en 1980-81.

Kiel prezidanto de la Universitato de Hartford (www.hartford.edu) li aparte forte laboris por altigi la intelektan kaj sciencan reputacion de la universitato, organizis la aliĝon de plia kolegio al la universitato, fondis novan kolegion por dumviva klerigado, formis novajn ligojn kun la urbaj instancoj de Hartford (inkluzive la Programon de Stipendiitoj Hartford), intensigis la internaciajn kontaktojn de la universitato, signife kreskigis ĝian kapitalon, kaj lanĉis kapitalan kampanjon.

En la Esperanto-movado, li estis dum dek jaroj estrarano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) kaj ĝia prezidanto de 1969 ĝis 1971. Li organizis la Internacian Junularan Kongreson en Britio en 1961. De 1974 ĝis 1980 kaj de 1986 ĝis 1989 li estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (www.uea.org). De 1980 ĝis 1986 kaj denove de 2001 ĝis 2004 li estis vicprezidanto. Dum sia prezidanteco li gvidis la procedon, per kiu UEA akceptis novan statuton, li intensigis la kontaktojn kun UN kaj Unesko (kio rezultigis plialtigon de la nivelo de konsultaj rilatoj kaj rezolucion de Unesko apogan al la laboro de UEA), kaj li repacigis kaj restabiligis la Asocion post malfacila organiza kaj financa periodo. Li estas ankaŭ membro de la Akademio de Esperanto kaj profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj Sanmarino.

Li prelegis en multaj landoj pri literaturo, internaciaj studoj, Esperanto kaj aliaj temoj. Inter liaj anglalingvaj verkoj estas libroj pri la poezio de Edmund Spenser kaj multaj sciencaj artikoloj. Li ankaŭ verkis, kun sia edzino d-rino Jane Edwards, The World in the Curriculum (1981) pri internacia edukado, kaj li redaktis plurajn kolektojn de artikoloj kaj konferencaj aktoj, plej laste, en 2003, Language in the 21 st Century, kun Timothy Reagan. Li redaktis kaj tradukis en la anglan librojn de Pierre Janton (Esperanto: Language, Literature and Community 1993) kaj Tivadar Soros (Maskerado 2000, eldonita en Usono kiel Masquerade 2001, tradukita ankaŭ en la rusan, hungaran, turkan kaj germanan). En Esperanto li redaktis la libron de Soros, Maskerado (2001), tradukis la verkojn de Shakespeare Henriko Kvina (2003) kaj La Vintra Fabelo (2006) kaj de A.A.Milne Winnie-la-Pu (1972), kaj abunde verkis artikolojn, antaŭparolojn k.s. Lia plej lasta libro en Esperanto estas Lingvo kaj Popolo: Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado (2006). Li estas bibliografo por Modern Language Association kaj respondecas kune kun d-ro Detlev Blanke pri ties registrado de novaj eldonaĵoj pri Esperanto kaj interlingvistiko. Kun prof. Probal Daŝgupto li redaktas la revuon Language Problems and Language Planning (www.benjamins.com/jbp).

Kiel Universitata Profesoro li lekcias pri Shakespeare por la angla fako kaj la teatra fako de la universitato, kaj pri lingvo kaj socio por la fako pri fremdaj lingvoj.

Kiel laboranto por internacia kunlaborado kaj internaciaj studoj, d-ro Tonkin estis (1998-2003) estrarano de la Kanada Komisiono Fulbright (www.fulbright.ca). Li estas estrarano de la Usona Forumo pri Tutmonda Edukado (www.globaled.org), de World Learning (Monda Lernado: www.worldlearning.org), kaj de la Internacia Partneraĵo por Servolernado (kiu subtenas la kunligon de socia servado kaj universitataj studoj: www.ipsl.org). Li estas direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (www.esperantic.org/ced/) kaj prezidanto de Esperantic Studies Foundation (kiu subvencias esplorojn pri internaciaj lingvaj demandoj: www.esperantic.org).

Li estas eksprezidanto de CIES, la Konsilio por Internacia Interŝanĝo de Universitatanoj (kiu administras la Programon Fulbright por profesoroj), la Komisiono pri Internacia Edukado de la Usona Konsilio pri Edukado, la Internacia Societo Spenser (www.english.cam.ac.uk/spenser/society/history.htm) kaj la Fondumo Zamenhof, Pollando.

En Potsdam li kunfondis Northern Advanced Technologies Corp. kaj Northern Technology Council, kiuj estis lokaj organizaĵoj pri ekonomia evoluigo. Dum pluraj jaroj li estis estrarano de la asekura kompanio GroupAmerica.

Li estas iama estrarano de la Simfonia Orkestro de Hartford, la regiona konsilio pri belarto, kaj la regiona Konsilio pri Mondaj Aferoj (World Affairs Council) (www.worldaffairs-htfd.org) kaj li estas konsiliano de la Usona Lernejo por Surduloj (American School for the Deaf), Hartforda Hospitalo, la Seminario de Hartford, kaj la urba biblioteko. Inter la diversaj honoroj, kiujn li ricevis, estas premioj pro lia kontribuo al la urbo Hartford, lia laboro por homaj rajtoj, kaj lia agado pri dumviva edukado. En 1999 li ricevis honoran doktorecon de la Universitato de Hartford, kaj en 2006 la Premion Cassandra Pyle de la usona asocio de internaciaj edukistoj, NAFSA (www.nafsa.org).

Li estas diplomito de la Kembriĝa Universitato kaj ricevis magistrajn kaj doktorajn diplomojn de la Universitato Harvard. Li estas civitano de Britio kaj de Usono.

[aŭgusto 2006]




Humphrey Tonkin • Mortensen Library, Room 307 • University of Hartford • 860-768-4448
Website Design by Apollo Digital Media Inc.
© All Rights Reserved